Maronitoj

Maronitoj
Flago
etnoreligia grupo
Levantines
Suma populacio
3 198 600
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Maronita ekleziokristanismo
vdr
Mapo de la maronita diasporo en la mondo
Ilustraĵo de Sankta Marono, la fondinto de la Antioĥia Aramea Maronita Eklezio. Ekde la 17-a jarcento, lia festotago estis festita la 9-an de februaro
Maronitoj konstruante vilaĝan preĝejon, 1920-aj jaroj
Maronita monaĥino de Libana Monto, pentraĵo de 1779

Maronitoj (sirie ܡܖ̈ܘܢܝܐ Marunoye; arabe الموارنة, Al-Mawārinah) estas siria kristana etnoreligia grupo kiu estas indiĝena al la Orienta Mediteraneo kaj Levantenia regiono de Okcidenta Azio, kaj kies membroj tradicie aparteni al la Maronita eklezio, kun la plej granda koncentriĝo longe loĝanta proksime al Montaro Libanono en moderna Libano.[1] La maronita eklezio estas Orienta katolika aparta eklezio en sia propra rajto kaj en plena komuneco kun la papo kaj la cetero de la Katolika Eklezio [2][3], kun la rajto de memregado laŭ la Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj.

Pri la demando de nacieco de la maronitoj estas kontesto. Multaj maronitoj, malgraŭ tio, ke ili parolas la araban, konsideras sin ne-araboj, sed posteuloj de la antikvaj Fenicianoj.

En modernaj tempoj, la plej multaj maronitoj parolas la araban kiel sia primara lingvo. La transiro de la aramea al la araba okazis dum centoj da jaroj sub la influo de la araba konkero kaj la disvastiĝo de Islamo en la lokoj kie ili vivis. Kvankam kelkaj maronitoj daŭre faras liturgian uzon de la aramea, kaj uzas ĝin ankaŭ por la celo de konservado de sia kultura heredo en aliaj kuntekstoj.

  1. (October 1989) “Maronite Hegemony to Maronite Militancy: The Creation and Disintegration of Lebanon”, Third World Quarterly 11 (4), p. 104. doi:10.1080/01436598908420194. Alirita 25 April 2022.. 
  2. Moubarak, Andre. (2017) One Friday in Jerusalem. Jerusalem, Israel: Twin Tours & Travel Ltd, p. 213. ISBN 978-0-9992-4942-0.
  3. Malone, Joseph J. The Arab Lands of Western Asia, Prentice-Hall, 1973, Page 7

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search